Replymessage unavailable
la fakto, ke foje -o signifas -ado kaj foje -aĵo (fakte pli precize: uro, la rezulto) estas laŭ mi ne grava, simple -o estu pli ĝenerala
jes ja tio ne kongruas kun la ideo de vortospeco, ke se da vortero estas verba, tiam -o estu *nepre* *nur* »-ado«, tamen vi eraras, dirante, ke tio estas io zamenhofa: zamenhofo estis *tro frue* en la lingvoscienca historio de esperanto (ĝin elpensis de saussure! ne zamenhofo!), por havi koncepton de vortospeco de vorteroj, male li emis diri, ke vorteroj *ne havis* vortospecon, sed signifon propran *plene* sendependan de finaĵoj, kaj verŝajne prenis tiun koncepton el tiu de la disigo inter radiko kaj sĥemo en ŝemidaj lingvoj (liaokaze el la hebrea), kie ja funkcias tiel (ĉar ne eblas praktike uzi senvokalan vorton, malkiel esperante kie kunmeto mem ne uzas finaĵon inter ĉiu ero (malkiel la ŝemida do))
zamenhofo ja en lingvaj respondoj *klare* plurfoje donis ekzemplojn de vortoj, kie -o povas estti kaj -aĵo kaj -ado, kaj kie oni divenu »laŭ la kunteksto« kaj se tio povas okazigi miskomprenojn (ekzemple pro malsameco de kulturo) oni aldonu aĵ aŭ ad, tamen li ankaŭ diris ke plejofte la malsamo inter ado (kiu estas ja abstrakta koncepto! ne io facile limigebla/difinebla materie) kaj aĵo estas io malklara, malfacila fari en ĉiutaga parolado, kaj do ke oni ne tro klopodu pri precizeco (malkiel emis idistoj) kaj mi samopinias pri tio