ChatCrawlersearch across public Telegram Open the app
💚

💚 Komencantujo | Esperanto

281 members
23 July 2026
se iu havas klaran pli bonan proponon, mi faktigu ĝin same (kaj tiel eble povu malpingli la malpli redaktitan mesaĝon)
U
@galex713text not yet in the index
Kaj PIVo kaj la Akademio (iom malpli) pravigis multajn gramatike problemajn kajaŭ nekoherajn lingvouzojn. Tio tamen fuŝigas la logikon de la Zamenhofa sistemo de 1e baza vortspeco kaj 2e regula derivado per apliko de afiksoj. Mi evitas tiujn formojn, se eĉ la AdE aprobis ilin, kaj distingas laŭforme kio estas malsama signife. Aliaj ekzemploj de radikoj, kiuj laŭ nacilingva uzo estas ofte (aŭ eĉ preskaŭ ĉiam) fuŝe uzataj, estas interes' kaj produkt'.
(Krome, farsio ne estas tjurka lingvo).
U
@galex713kiel?
Multaj uzas "mi interesas" en la senco "min interesas / mi interesiĝas". Kaj preskaŭ ĉiuj uzas la vortformon "produkto", kio estas la ago produkti ion, ĉar la radiko estas verbo, en la senco "produktaĵo", kio estas la ĝŭsta vorto por tio, kion ili kutime volas esprimi.
U
Sciotrovulotext not yet in the index
Ne ĉio devas esti skribita, kaj la plejmulto ja eĉ ne legus ampleksan regularon. Kelkaj aferoj simple evidentas esti taŭgaj aŭ netaŭgaj aŭ ĝenaj. Grandaj amasoj de nacilingvaj tekstoj estas, nu, krokodiladaĉo.
@
UlrikoMultaj uzas "mi interesas" en la senco "min interesas / mi interesiĝas". Kaj preskaŭ ĉiuj uzas la vortformon "produkto", kio estas la ago produkti ion, ĉar la radiko estas verbo, en la senco "produktaĵo", kio estas la ĝŭsta vorto por tio, kion ili kutime volas esprimi.
la fakto, ke foje -o signifas -ado kaj foje -aĵo (fakte pli precize: uro, la rezulto) estas laŭ mi ne grava, simple -o estu pli ĝenerala jes ja tio ne kongruas kun la ideo de vortospeco, ke se da vortero estas verba, tiam -o estu *nepre* *nur* »-ado«, tamen vi eraras, dirante, ke tio estas io zamenhofa: zamenhofo estis *tro frue* en la lingvoscienca historio de esperanto (ĝin elpensis de saussure! ne zamenhofo!), por havi koncepton de vortospeco de vorteroj, male li emis diri, ke vorteroj *ne havis* vortospecon, sed signifon propran *plene* sendependan de finaĵoj, kaj verŝajne prenis tiun koncepton el tiu de la disigo inter radiko kaj sĥemo en ŝemidaj lingvoj (liaokaze el la hebrea), kie ja funkcias tiel (ĉar ne eblas praktike uzi senvokalan vorton, malkiel esperante kie kunmeto mem ne uzas finaĵon inter ĉiu ero (malkiel la ŝemida do)) zamenhofo ja en lingvaj respondoj *klare* plurfoje donis ekzemplojn de vortoj, kie -o povas estti kaj -aĵo kaj -ado, kaj kie oni divenu »laŭ la kunteksto« kaj se tio povas okazigi miskomprenojn (ekzemple pro malsameco de kulturo) oni aldonu aĵ aŭ ad, tamen li ankaŭ diris ke plejofte la malsamo inter ado (kiu estas ja abstrakta koncepto! ne io facile limigebla/difinebla materie) kaj aĵo estas io malklara, malfacila fari en ĉiutaga parolado, kaj do ke oni ne tro klopodu pri precizeco (malkiel emis idistoj) kaj mi samopinias pri tio
U
Ĉie. En multaj grupoj, ankaŭ tie ĉi, en anoncoj, en gazetoj. Mi memoras ĉar mi ofte korektis.
@galex713la fakto, ke foje -o signifas -ado kaj foje -aĵo (fakte pli precize: uro, la rezulto) estas laŭ mi ne grava, simple -o estu pli ĝenerala jes ja tio ne kongruas kun la ideo de vortospeco, ke se da vortero estas verba, tiam -o estu *nepre* *nur* »-ado«, tamen vi eraras, dirante, k
mi aldonu, ke estas truoj kaj malklaroj en la vortospeca teorio, en la fakto ke krom »per la nacilingvaj vortoj en la vortaro de la fundamento« oni nenie klarigas kiel oni science, empirisme, trovu la vortospecon de nova vortero …aŭ de vortero kies lingvouzo ŝanĝiĝas kaj do samtempe malkompatiblas inter certaj homoj kaj certaj aliaj… kaj do nepre ia »spaco« kaj »flekseblo« eblu, por la okazo, kie vortero ŝanĝu sian vortospecon (tio jam plurfoje okazis, vidu en BRO, oni eĉ parolas pri vorteroj kiuj havas plurajn vortospecojn samtempe, ekzemple rest/), kaj tio eĉ ne estas kontraŭfundamenta, ĉar la fundamento 1) ne parolas pri vortospecoj, male 2) malkoheras vortare internacilingve 3) ne enhavas ĉiujn vortojn (speciale ne ilian verban uzon, kiu estas plene elpensita *post* la fundamento kaj nur por oportuno)
S
Dankon, kaj bonan nokton 😊
U
Bonan nokton, Sciotrovulo! 🚪🪞🥱🛏️🪟🌔🪐🛸🌌
U
Kaj ĝi estas unu de la plej frue skribitaj hindeŭropaj lingvoj.
Архив по месяцам
Open in Telegram Каталог площадок Искать в ChatCrawler

A snapshot of an open public feed from the search index ChatCrawler — “Google for public Telegram”; refreshed as the venue is crawled. Times are UTC.

Public content only, official Telegram API. About · FAQ · What we do not do · Remove a page · Catalog